AKUALA DOSIERO

BRAZILA KONTRIBUO - temo Esperanto - POR KONKURSO DE FILMETOJ POR RIO+20

28/04/2012 15:09
-Jen video farita de skipo de brazilanoj (en kiu Rafaelo aktoris) por konkurso de filmetoj por Rio+20. Nur TRI filmoj estos elektitaj de la publiko por la finalo, kiam koalicio de pluraj NROj kaj kelkaj aktivuloj pri medioprotektado voĉdonos por elekti la venkonton, kiu parolos al ŝtatestroj. Se Rafaelo venkos, li parolos al ili en la lingvo Esperanto. La video ne temas nur pri Esperanto, ĉar la temo de tiu konkurso estas tute alia, sed se esperantistoj amase voĉdonos por tiu...

22 aprilo : internacia tago de la tero

22/04/2012 21:25
La internacia tago de la tero ankaŭ ĉi-jare okazas sur la 22a aprilo. Dum ĉi tiu evento 22.000 organizaĵoj en 192 landoj apartenantaj al la Earth Day Network organizas agadojn por peti je pozitiva maniero atenton al la naturo, la medio kaj klimata ŝanĝiĝo. Pli ol 1 miljardo da homoj partoprenas ĉiun jaron en ĉi tiuj aktivecoj. Sur la retejo de la tago de la tero eblas registri aktivecojn aŭ partopreni en A Billion Acts of Green, kiu estas iniciato en kiu vi povas promesi ŝanĝi...

Venusa projekto por daŭrigebla tutmonda civilizo

18/02/2012 18:04
La Venusa Projekto estas organizo kiu proponas realisman agadplanon por socialŝanĝo, unu kiu funkcias rekte por paca kaj daŭrigebla tutmonda civilizo. Ĝi skizas alternativon por batali rekte por homaj rajtoj, ne paperproklame sed jam kiel vivmanieron. La Venusa Projekto rekomendas alternativan vizion por daŭrigebla nova mondocivilizo. Kvankam tiu priskribo estas tre densigita, ĝi estas bazita sur studoj kaj eksperimenta esplorado per multaj homoj el multaj diversaj sciencaj...

RETEJA MAPO NATURAMIKARO

Sur tiu ĉi retejo aperas informoj en Esperanto kiuj povus estas precipe rekomendinda hejmo por naturamaj retumantoj. Atentu ke rubrikoj kiuj fariĝas iom ampleksaj daŭirgas sur pluaj paĝoj. Por legi la aliajn artikolojn vi klaku dekstre malsupre sur 2,3 aŭ >>.

En la suba superrigardo vi povas elekti el jenaj rubrikoj, temoj : 'pri ni' en diversaj lingvoj, verdaj vojoj, biciklado, artikoloj, eldonoj, interkultura dialogo, baloto, kalendaro, fotogalerio, amikaj retejoj kaj AKTUALE. Eble aldoniĝos rubriko DOSIEROJ por la temoj al kiu ni dediĉas multe da atenton.

  • PRI NI : pri la refondo de naturamika asocio TANEF en Esperantista Naturamikara Asocio (E.N.A.) dank' al la Civito (esperantio.net), novigema kulturejo por diversaj grupiĝoj kiuj uzas la lingvon Esperanto. Legu pli pri ni en Esperanto kaj pluraj lingvoj (de, en, fr, es, nl). Kontakti la retestron eblas pere de apuda adreso sub KONTAKTU !
     
  • VERDAJ VOJOJ (en preparo) : sendependaj vojoj por senmotora trafiko ĉefe laŭlonge de akvovojoj aŭ sur malnovaj fervojaj trakoj. Unu tia vojo pasos sur la terenoj de la Esperanta kulturejo kastelo Grésillon (Greziljono) apud Baugé. Verdaj vojoj ekigis novan internacian movadon unue en Usono, poste en Eŭropo kaj nun ankaŭ en Azio. Elŝuteblas ĉi apude ankaŭ informa faldfolio por disdoni dum naturamikaj renkontiĝoj.
     
  • BICIKLADO : pri Vieno kiel ĉefurbo en 2013 de monda konferenco Velo-City, pri la Eŭropa biciklovojo de la Amikeco, pri biciklado al Kompostelo kaj pri Altertour : alternativa rondiro de Francio en kombino kun feriado, iom simile al Ecotopia Bike kaj Dynamobile, por la defendo de valoroj de paco, egalrajteco, solidareco kaj malkovri agrikulturajn, ekonomiajn kaj sociajn alternativojn, pli respektemajn al la homo kaj la naturo. Sed ankaŭ pedagogiaj vizitoj, festivaj vesperoj, konferencoj, animacioj, ekspozicioj, parolcirkloj kaj debatoj, renkontiĝoj kun amikaj aktivistoj envolvitaj en alternativaj projektoj kiaj bioĝardenado, ekokonstruado, lingvaj kaj pedagogiaj alternativoj, naturprotektado ktp. Oni uzas prefere verdajn vojojn.
     
  • AKTUALE
    • Tutmonda konversacio pri pozitiva estonteco-vizio
    • Malkreskanta lingvodiverseco en la mondo : interesega intervjujo en Esperanto kun la lingvisto Ghil'ad Zuckermann, profesoro pri reviviga lingvistiko.
    • 2011 : UN Jaro de la arbaro
    • Festivalo de la tero : pri kio temas ? Kial oni elektis la lingvon Esperanto por ĝia himno ? Ĉu vi scias ke la kanada asocio La Teresto gvidata de esperantistoj kunhelpis en la festivalo de la tero en Kanado ? Ili decidis elekti alternativan vivmanieron kiu ebligas apliki siajn ekologiajn kaj filozofiajn kredojn en la praktiko - grandege pli efika ol 1000 kunvenoj - ekzemple per ilia projekto de ekologia bieno en Kostariko.
       
  • ARTIKOLOJ (por povi legi ĉiujn artikolojn vi eble devos iri al plua paĝo per > aŭ 2, 3 ktp sube dekstre de tiu rubriko) :
  • Viadagio (Gent, BE) : arta projekto por pli bona, daŭrigebla mondo en kiu eblas kvalitplene vivi
  • Blua ekonomio : pri kio temas la pli ol verda ekonomio kaj la C2C-vizion kiujn lanĉis prof. dr. Gunter Pauli ?
  • Internacia modelo de daŭrigebla urbokonstruado kaj pri aliaj ekologiaj loĝlokoj
  • Ŝtelĉasistoj en Afriko kaj la korno de rinoceroj
  • Ligno kaj daŭrigebla forstumado
  • Nepalo - malmulte konata sukcesorakonto
  • Eŭropo havos proprajn sovaĝbestajn parkojn
  • Verda vivo-arto dum 'La Semo' (Belgio), muzikofestivalo kun nomo en Esperanto
  • Amikaro Wangari Maathai, la unua afrika Nobelpremiino de la paco kaj pri 'Plantu por la Planedo'
  • Junulara Muzikokonkurso por Rio+20
  • Kaftrinkejoj fariĝas ankaŭ sukejoj
  • Hundertwasser - la arto de verda vojo
  • Arbomuzeo en Hago
  • Nauro kaj aliaj insulnacioj kaj iliaj mediaj kaj klimatŝanĝaj problemoj
  • Ekolertaj urboj en Nederlando, Portugalio kaj Abu Dhabi
  • Arboesplora pado en Herzberg, la Esperanto-urbo en Germanio
  • La ĝardeneto de la lernantoj en la gimnazio de Caulnes (Côtes d'Armor, franca Bretonio)
  • Festivalo de la tero
  • Japana bildrakonto : La arbaro de Erimo
  • Plastaĵoj : kiel ili tutmonde poluas la marojn ?
  • OS-house kiel ideofonton por daŭrigebla konstruado en Afriko
  • Nepalo kie vilaĝkomunumoj rearbigas
  • Arta promenvojo kun priarbaraj poemoj (en preparo)
  • Ne forgesu ĉi paĝe (maldekstra kolumno) la rubrikojn AMIKAJ RETEJOJ (PLANTOJ POR LA ESTONTECO, NATURE, ....)
    INTERKULTURA DIALOGO (6 (7) miliardoj da aliaj homoj, DVD 'Ŝpuroj al Oriento') POWERPOINT kaj utilaj retligoj.
    kaj same ĉi page la rubrikojn BALOTO (maldekstra kolumno) kaj KALENDARO   (((((

  • En la meza kolumno ĉi page estas popularaj rubrikoj FOTOJ kaj FERIOJ (Ekologia centro en Grekio, Nuntempa Festivalo kaj Panoramo Mesdag en Nederlando, Kastelo Greziljono, Esperanto-kulturejo en Baugé, Francio,...) kaj KOMENTU (el Kongo, ...)
  • ELDONOJ tie vi trovos filmojn (vidu ankau ĉi paĝe maldekstren sub Interkultura Dialogo; en la rubriko AKTUALE sub UN Jaro de la arbaro vi trovos senpage elŝuteblan filmon 'De arbaroj kaj homaro') kaj librojn rilate al naturo, arbaro, ekologio kiel ekzemple 'La bona arbo' de Shel Silverstein, infanlibro 'La viro kiu plantis arbojn', sed ankaŭ 'Ekoturisma vortareto' en 5 lingvoj, ktp

LERNI PER LA KVAR AMIKOJ EN LA ARBARO

Ferioj

Ekkonatiĝu kun la Delto de la Danubo kaj la Karpatoj en Rumanio

21/04/2012 00:12
De la 4a ĝis la 14a de junio 2012 okazos 10-taga aranĝo dum kiu vi povas konatiĝi kun diversaj regionoj de Rumanio. Pliaj informoj ĉe Rodica Todor <rodica_todor.ĉe.yahoo.com> (interŝanĝu .ĉe. per @).

Esperanto Muzeo - Esperanto Museum - Musée de l'Espéranto

29/01/2012 19:35
Depost la translokiĝo en 2005 al Palaco Mollard, ne for de ĝia antaŭa situo en la centra kvartalo Hofburg, la Esperantomuzeo (IEMW) de la Aŭstria Nacia Biblioteko prezentas per moderna muzea koncepto la historion de Esperanto kaj peras gravajn sciojn pri ia lingva kvalito kaj la...

Ekologia centro en Grekio

11/11/2011 18:44
    Alianco Universala, tutmonda unio de ĉiuj bonvolemuloj por gefratiĝo inter la homoj kaj paco inter la popoloj per la konkretigo de esprimo de Homa Unuiĝo en ununura komunumo: "la homa raso", (ĉu hazarde ?) ankaŭ la nomo de unu el la ĉefverkoj de la...

PANORAMA MESDAG, la plej granda pentraĵo de Nederlando

05/11/2011 22:54
Mesdag (1831-1915) estis marpentristo kiu ricevis komision fare de belga firmao pentri panoramon en ronda konstruaĵo donante veran impreson de vasta horizonto de la maro, la dunoj kaj la vilaĝo Scheveningen (nun apartenanta al urbo Den Haag/Hago) per unu sola okulĵeto.   Post la...

Kastelo Greziljono (Francio) : verda feriejo kaj esperanto-kulturejo

05/11/2011 21:36
Nova verda vojo inter La Flèche kaj Baugé en tuja apudeco de Kastelo Greziljono : kunportu biciklojn aŭ petu pri lupreno kaj malkovru la regionon en trankvileco, sen ĝeno de aŭtoj, pedalante sur 'verda vojo', france 'voie verte'. Kio estas "verda vojo" ?

Nuntempa festivalo, reto kaj renkontiĝejo por ekologio, daŭripova mondo, sano, solidareco ktp

26/09/2011 20:52
  Henkjan de Blauw estas depost 20 jaroj modelo por multaj nederlandanoj kaj eksterlandanoj kiuj volas praktikadi ekologian vivmanieron. Li kreis per reto de kunlaborantoj la tn. 'Eigentijds Festival' (nuntempa festivalo *) ĉar li konsciis ke ege gravas krei...

"Ecotopia Festivalo" kun kurso de Esperanto

12/09/2011 20:38
Inter la 1a kaj 26a aŭgusto 2012 denove okazos en la regiono de Berlino la legenda "Ecotopia festivalo".   Por plej aktualaj temoj konsultu de tempo al tempo www.ecotopia2012.org  Rilataj ligoj : Ĉielarkaj renkontiĝoj & Klimat- kaj Energiotendaro. Eble denove okazo por...

Projekto de ekologia bieno en Kostariko

15/02/2011 21:33
Kelkaj vivspertoj povas tute aliformi la fluon de niaj ekzistoj, deklini ĝian vojiron... Post feliĉiginta vojaĝo en Kosta Riko, dum kiu ni, Yan kaj Vickie, memvole laboris je nekomerca surmontara bieno, ni decidis elekti alternativan vivmanieron, kiu ebligos nin vere apliki niajn ekologiajn kaj...

KOMENTU verde, blue, ekologie

Dankon

KEVA | 13/12/2011

Ni dankas vin pro la kontakto kaj la kunlaboro. Kore

Pri KEVA

Nelly Masemi | 11/12/2011

Karaj,
Koran dankon pro la fakto ke vi aperigis la KEVA bildojn de ekskurso en via paĝaro. Kompreneble ke Kongo estas lando kiu havas multajn aŭ diversajn bonajn teraĵojn. Certe tio necesas homojn kiujn konas la scibieno pri naturproktado aŭ turismo por esplori. Do, mi petas al vi vidi kion fari estonte ĉar nia asocio KEVA pretigas agrikulturan aŭ naturprotektadan projekton kiu mankas subtenon. Amike el Kongo.

Ekologie

Viktor Lufimpu | 11/12/2011

Mi estas policisto en DR Kongo. Bedaŭrinde niaj popoloj ne estas vere maturaj pri la koncepto 'ekologio', do necesas klarigojn por ke ili bone sciu kion fari por protekti sian vivmedion. Nia politiko ne permesas facilan akiron...

Resendita:Ekologio

ENa | 30/01/2012

Ekzistas multe da terminoj por la vorto "ekologio". Etimologie la vorto ekologio devenas de la greka vorto "oikos", kiu signifas hejmo, mastrumo, medio kaj "logos" – scienco, aŭ pli komplete, scienco kunligita kun la loĝebla medio de la vivorganismoj. Do la ekologio esploras la medion en kiu loĝas la vivorganismoj. Ĝi ankaŭ signifas analizon de la rilatoj inter la organismoj kaj la naturmedio. Nun la nocio evoluas, sanĝiĝas kaj signifas ne nur la rilaton inter la vivo kaj la natura medio, sed ankaŭ la homa agado, do ĝi prezentas la rilaton de la homo al la naturo kaj ĉirkaŭa medio. En la ĉiutaga vivo kaj inter homoj ĉiam kiam oni parolas pri ekologio oni komprenas la vastan nocion de la termino "ekologio" : scienco kunligita nur kun la rilatoj al la malpurigado de la naturo. Tamen ekzistas diversaj branĉoj de la ekologia scienco.

Apliki ekologian vivstilon en la praktiko povas dependi de lokaj kaj landaj cirkonstancoj. Ĝenerale temas ĉiam pri stimulado de novaj pensmanieroj kaj valoroj kiel promocii solidarajn kaj daŭrigeblajn praktikojn kiaj ne malŝpari energion, akvon, laŭspecigi rubaĵojn, reuzi aŭ recikli ilin, pli bicikli kaj promeni anstataŭ veturi aŭte kaj flugi. Industriigitaj landoj havas pli grandan respondecon, ĉar ili plej konsumas resurcojn kaj poluadas la vivmedion surtere. Pli da informoj sub la rubriko ARTIKOLOJ (akvo, arbaro, klimato).

Aligu novan komenton

AKTUALE

URĜA : Voĉdonu por Esperanto dum UN-konferenco Rio+20

15/03/2012 21:28
Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) partoprenos en la UN-konferencon "RIO+20" kaj intencas efektivigi tie kurson de Esperanto kunlige al la evento. La proponitaj...

22 aprilo 2012 : Internacia Tago "Panjo Tero"

05/03/2012 22:19
Panjo Tero estas ofta esprimo por la planeda tero en nombro de landoj kaj regionoj, kiu reflektas la interdependecon kiu ekzistas inter homoj, aliaj vivspecioj kaj la planedo.  Ekzemple, Bolivianoj nomas...

26-29 marto 2012 : Planedo Sub Premo - konferenco -

01/03/2012 17:54
“Planet Under Pressure” (“Planedo Sub Premo”) estos la plej granda konferenco pri tutmonda ŝanĝo antaŭ la Rio+20 Earth Summit (tera pintokunveno) sekvantan junion en Rio de Janeiro. Renkontiĝos 3000 tutmondaj...

22-3-2012 : Monda Akvotago

24/02/2012 15:04
Mi ĵus eksciis ke mortas ĉiutage 4000 infanoj nur pro trinkado de malpura akvo aŭ uzanta nesekuran sanitarajn instalaĵojn. Aliĝu kun ni al la Mondo Piediras por Akvo & Sanitario. Kune ni povas meti premon sur...

Internacia filmfestivalo por la naturmedio

03/02/2012 20:37
Inter 7a-14a februari 2012 okazos la 29-a internacia filmfestivalo por la naturmedio  (http://www.iledefrance.fr/festival-film-environnement/) kiu invitas vin por malkovri fortan sed endanĝerigitan planedon : 116...

Esperanto reaperas en la Naturamikara Internacio

29/01/2012 18:18
La akcepto de Esperantista Naturamikaro estos en la tagordo de la ĉi-jara ĝenerala konferenco de Naturamikaro Internacia. La Naturamika Internacio pretas produkti je propra kosto faldfolion en esperanto pri sia...

La estonton kiun ni deziras

01/12/2011 14:42
    De kio vi revas por vi, via familio kaj via komunumo ? Kiel aspektus la vivo se vi scius dezajni ĝin ? Ni ĉiuj havas revojn, atendojn kaj ideojn por fari pli bonan mondon. La estonto kiun ni...

Malkreskanta lingva diverseco kaj rimedoj por daŭrigebla lingvopolitiko dum UN-konferencoj por daŭripova evoluo.

23/10/2011 21:28
UN-konferenco en Bonn (septembro 2011) pri lingvaj rajtoj, verda ekonomio, daŭripova evoluo montras la gravecon de lingvopolitiko por daŭripova evoluo. Lingvoj estas hodiaŭ mortigataj kaj lingva diverseco malaperas...

2011 : Internacia Jaro de la Arbaro

30/09/2011 21:26
    La Unuiĝintaj Nacioj proklamis 2011 la Internacian Jaron de la Arbaro. (oficiala retejo de UN : http://www.un.org/en/events/iyof2011/) UDHR kaj la arbaroj. ..... Arta promenvojo en...

Festivalo de la tero

17/09/2011 19:25
www.festivaldelaterre.org    www.festivaldelaterre.ca Ambaŭ tiuj ĉi du retejoj tuj aŭdigas en Esperanto la ‘himnon de la tero’ kantata de infana ĥoruso. Sur tiu retejo estas esperanto flageto kiu...
Items: 1 - 10 of 10

Kalendaro

Naturamika Semajno en Svislando

10/04/2012 21:37
La naturamika semajno (NAS) verŝajne okazos inter la 20-24 aŭgusto 2012 en la naturamika domo en Grindelvaldo (Svislando). Ekskursoj kaj kulturo meze de la plej pitoreska alpa naturo. Esperanta Naturamikaro ĉeestos la inaŭguron de la Esperanto-domo en Malaga, Hispanio je la 12 de oktobro...

BAVELO-Migradoj kaj Amikaj Tagoj

05/04/2012 22:32
Unu aŭ du fojojn en ĉiu jaro BAVELO ofertas migradon en la nigra arbaro. Ideoj por la venonta aranĝo jam ekzistas abunde, kiel atestas la vigla diskutado en la lasta foto de la fotoserio.

Julio 2012 : Mirinda aranĝo apud la Bajkala lago en Rusio

05/04/2012 22:11
"Renkontiĝo de Amikoj“ en Rusio inter la 17a-25a de julio 2012 je la Bajkala lago, unika lago kun pitoreska naturo. Tamen, indas veni kaj ekvidi ekologian sistemon de la lago, kiu purigas sin mem, kiu havas endemiajn floraron, fiŝaron kaj bestaron. Ĉi–jare estas planata tre interesa du-taga...

Naturamika Tago en Bulgario

04/04/2012 00:23
Esperantista Domo de Kulturo <esperanto_razgrad.ĉe.mail.bg> (ŝanĝu .ĉe. al @) organizas naturamikan tagon je la 11a de majo 2012.

Naturumi dum la Tago de la Flandraj Ardenoj

29/02/2012 21:00
Sabate 15a aprilo 2012 lokaj naturfakuloj gvidos nin tra naturrezervejoj en la regiono de Oudenaarde. Temas pri renkontiĝo por ĉiuj kun koro por la naturo, arbaro kaj pejzaĝo. Multaj ne-esperantistaj asocioj ankaŭ prezentos riĉan programon. Elŝuti : Tago Flandraj Ardenoj 2012.pdf (251 kB) en...

2012 : verdtemaj tendaroj en Germanio

29/02/2012 20:58
De la 12-a ĝis 19-a de aŭgusto 2012 okazos Klimat- kaj Energio-tendaro en Lausitz (Germanio) landlima regiono apude de Ĉeĥio kaj Pollando, kie vivas malplimulto kiu parolas la 'sorban' lingvon. Verdula tendaro en la orientgermana vilaĝo Jänschwalde , inter Cottbus kaj Guben....

La dua aŭtuna migrado (EMA) 30-9 ĝis 5-10-2012

29/02/2012 13:22
Dum tuta semajn de dimanĉo 30a de septembro ĝis vendredo 5a de oktobro 2012 eblos partopreni migradon sur la vojo "Rheinsteig" kaj tra "Binger Wald". 

Pliajn informojn kaj aliĝilon vi trovas ĉi tie: http://www.esperanto.de/gea/ema2012.html

Verda feria semajno en Francio

12/02/2012 15:07
2012-07-28/08-04 Francio :  La Alternativa Semajno invitas ĉiujn esperantistojn, kiuj interesiĝas pri sana kaj vegetara nutrado, ekologia turismo, medioafabla vivo, migrado, ...Vidu ankaŭ aliloke sur nia retejo sub VERDAJ VOJOJ. Jen la provizora - sed jam alloga -...

Ekotur por ekoturismo en Ĉeĥio

27/09/2011 00:07
      Ĵus okazis EKOTUR en Svitavy *, apud Praha (Prago) en Ĉeĥa Respubliko : migrada renkontiĝo de Esperantistoj en la naturo kaj lernante pri la geologio kaj historio. Partoprenis 10 piedirantoj kaj 5 biciklantoj el Ĉeĥio, Germanio, Francio, Belgio...

Montkabana renkontiĝo en Kroatio

07/09/2011 23:22
    La 22a Mont-Kabana Renkontiĝo situas en Jesenice (preskaŭ ĉe la aŭstra-slovena landlimo), 29 septembro - 2 oktobro 2011. Siatempe iniciatita de Aŭstra Esperanto-Junularo, ĝi estas nun prizorgata de kroataj naturamantoj, ĉefe Vanja Radovanović....
1 | 2 > >>

REUZU, REDUKTU, RECIKLIGU
La nuna situacio devas esti ŝanĝita…

Eco-board-materialo taŭgas
por informbudoj dum foiroj ktp.

Recikligi* agrikulturorestaĵojn estas problemo kaj tial tiuj restaĵoj plukuŝadas sur la kampoj aŭ estas bruligataj kun CO2-poluado kiel sekvon. Senarbarigo provizas lignon kiu estas muelita kun toksa gluo kiu disponigas nesanajn platojn. En la plej malbona scenario en kiu nur iom pli ol 20% de la ligno estas utiligata dum 50% de la arbaroj en la mondo jam estas forigita, ECO-boards povas esti alternativo.     * transformi materialon en tute alian materialon/produkton.

Print Friendly helpas 
 ŝpari paperon
kaj inkon.
 Krome forigas varbaĵojn

 kaj
fatrason kiun vi ne
 volas printi !

Komenco

Ni plukonstruu kune kun EMS-o, facila retkreilo

16/09/2011 20:00
Estas loko por vi en nia naturamika rethejmo. Ni plukonstruu ĝin kune. Se vi deziras kunlabori, petu permeson por rekte retredakti. Ĉu vi sentas la bezonon povi komenci novan retejon rapide kaj sen multe da redundoj ? Ĉu vi volas ankaŭ havi la flekseblecon por uzi multajn kaj aktualajn funkciecojn kaj tio prefere sen cerbumi pri teknikaj aspektoj ? Tiu ĉi retejo estas povigata de la libera Enhav- Mastruma Sistemo EMS (angle CMS) WEBNODE.COM, sed ekzistas ankaŭ EMS sistemoj por multlingvigi retejojn kiaj 'Negeso.com' kaj kompreneble ankaŭ liberaj EMS-oj kun esperantigita interfaco : DRUPALO.ORG, PLONE kaj (JOOMLA). Pli da informoj pri senpagaj EMS-oj por Esperanto-grupoj ĉi tie. EMS ebligas al pluraj personoj kune redakti la enhavon pere de la hejmpaĝo...
Items: 1 - 1 of 1