DOSIERO LINGVA EKOLOGIO

Klaku ĉi tie por rektaj ligoj al la diversaj artikoloj

16/12/2012 12:20
Enhavo : Ekolingvistiko - Ecolinguistics (en) - Ecologie des langues (fr) Rekomendo por lingva diverseco en la fina deklaro por UN-konferenco RIO+20 Ghil’ad Zuckermann, prof. pri 'renewal linguistics' : "Esperanto protektas ĉies lingvon" Ĉu pli ol la duono de la lingvoj malaperos ? LA PERDO DE...

DOSIERO LINGVA EKOLOGIO

Lingvoj kaj internaciaj kantkonkursoj

07/05/2015 20:30
Tiu ĉi dosiero estas subdividata en du sekcioj : EUROSONG kaj LIET, alternativa kantfestivalo. Ĉu internaciaj kantkonkursoj estonte ankoraŭ povos profiligi sin sur ilia origina celo, nome helpi ekkoni kaj toleri aliajn kulturojn, muzikstilojn kaj lingvojn ? Oni povas sin demandi kiome la lingvo-elekto en kanzonoj influas la videblecon kaj vendeblecon de kanzonoj kaj sekve la kulturan kaj lingvan diversecon. Eble sufiĉe interesa temo por pritrakti en tiu ĉi rubriko. Tiucele necesas scii ion pri la du tute malsamaj kantokonkursoj : Eurosong - Eurovision de la chanson kaj LIET. Post informoj pri la lingvopolitika historio de Eurosong vi ekscios detalajn informojn pri la lingvouzo en tiuj konkursoj kaj pri la rilato inter Esperanto kaj tiuj kantkonkursoj. Ekde la jaro 1999 kantoj povas esti en ajna lingvo kaj ke dank’ al tiu ĉi lingva indulgo eblas kanti en eĉ ‘konstruita lingvo’.  Iuj esperantistoj jam profesie laboris por Eurosong-konkurso. Tion faris Leena Peisa (“Lenja" en la...

Ekologio de lingvoj - ekolingvistiko (eo) - Ecolinguistics (en) - Ecologie des langues (fr)

13/05/2013 21:20
Kolekto Delfí Dalmau : La organiza komisiono de la premio Delfí Dalmau pripensis antaŭ iom da jaroj ŝanĝi ĝin al librokolekto pri ekolingvistiko*, omaĝe al nia elstara pioniro. Ekolingvistiko estis temo dum seminario de la interlingvistika esperantologia asocio GIL 23.-25a novembro 2012 en Berlino.  Regule okazas ekolingvistikaj seminarioj, listo trovebla i.a. sur conferences | alwinfill * Ekolingvistiko gravas por la konservado de lingvoj kaj kulturoj en la mondo. Ĝi esploras kiel oni povas protekti minacatajn “specojn” kaj kiuj estas la interrilatojn inter unu aŭ pluraj lingvoj kaj ilia ĉirkaŭaĵo lingva, kultura, socia, politika, geografia, natura ktp kvazaŭ temus pri vivantaj organismoj.   Ne nur bestoj kaj plantoj, sed ankaŭ lingvoj estas minacataj ! Lingvo estas same malfacile reanimebla ol homo ! Unesko kalkulis ke ekzistas ĉirkaŭ 6000 parolataj lingvoj. Pro la tutmondiĝo 2500 lingvoj riskas malamperi. Por konsciigi la publikon pri la stato...

Esperanto tutmonda : kial multalfabete kaj multlingve ? Ni volas servi vin en via lingvo.

30/04/2013 21:01
Kial Esperanto pli bone troveblu multskribe, multalfabete kaj multlingve ? En ĉiam pli multlingva mondo kun diversaj alfabetoj Esperanto pli bone troveblu multskribe, multalfabete kaj multlingve. Survoje al supra rekomendo UEA lanĉis en 2013 sian komunikon al amasmedioj pri justa komunikado en plej diversaj lingvoj i.a. la birmaa, hindia, telegua. Elŝutu jenan pdf-dosieron : Esperanto multalfabete kaj lingva diverseco.pdf (930,7 kB) एस्पेरांतो (hi), スペラントは (ja), 에스페란토는, ესპერანტო (ge), ΕΣΠΕΡΑΝΤΟ (gr), اسپرانتو (ar), אספרנטו (il), ESZPERANTÓ (hu), էսպերանտոն (arm), ЕСПЕРАНТО (ru), 世界语, ਏਸਪੇਰਾਨਤੋ, దినోత్సవం (te)  

Rekomendo por lingva diverseco en la fina deklaro por UN-konferenco RIO+20

23/06/2012 21:40
La fina deklaro de la Konferenco de Neregistaraj Organizoj cele al la UN-konferenco RIO+20 okazonta inter 20-22 junio 2012,  enhavas multajn rekomendojn, kiuj estu konsiderataj tie. En Bonn la reprezentantoj de UEA sukcesis akceptigi plurajn erojn en la fina deklaro, kies unua versio diris nenion pri la lingva dimensio de daŭripova evoluo. Eĉ la nura vorto "lingvo" ne estis menciita en la unua versio, sed dank’ al la delegacio de UEA la graveco de lingvoj kaj lingva diverseco estas menciitaj plurfoje en la fina versio. Fundamente gravaj estas ĝia konstato, ke biodiverseco kaj lingva diverseco estas nedisigeblaj, konektitaj kaj interdependaj, kaj la sekva alineo: Ni alvokas por respekto al kaj inkluzivigo de etnaj lingvoj en la eduka sistemo, ĉar tiaj lingvoj entenas la kompleksecon de siaj respektivaj medioj, kaj ankaŭ por konsidero de la potencialo de neŭtrala internacia lingvo kombinanta klarecon kaj facilecon de lernado kun sia neŭtraleco, kaj tiel povanta esti...

Ghil’ad Zuckermann, prof. pri 'renewal linguistics' : "Esperanto protektas ĉies lingvon"

22/06/2012 21:03
La UN-konferenco en Bonn (septembro 2011) pri lingvaj rajtoj, verda ekonomio kaj daŭrebla evoluo, montris la gravecon de lingvopolitiko por daŭrebla evoluo. Lingvoj estas hodiaŭ mortigataj kaj lingva diverseco malaperas multe pli rapide ol iam ajn antaŭe en la homa historio, kaj relative pli rapide ol biodiverseco. Ekzistas nuntempe ĉirkaŭ 6000 lingvoj/dialektoj en la mondo, sed ekzistas 'lingvocida' (lingvomortiga) tendenco pro la fakto ke pli grandaj kaj pli prestiĝaj lingvoj ofte evoluemas al fakta situacio de unulingvismo kiu mortigas ilin. Tio okazas ekzemple en Afriko kie eŭropaj lingvoj estis instrulingvoj. Por ekscii pli pri la temo, rigardu foje la bonege kaj klare prononcitan esperantlingvan prelegon (kun interpretado anglen) fare de lingvisto profesoro Ghil’ad Zuckermann kiu okupiĝas pri ‘reviviga lingvistiko’ (angle ‘renewal linguistics’), filmita dum la malferma ceremonio de la ekspozicio “Esperanto protects Everyone's Language” (Esperanto protektas ĉies...

Ĉu pli ol la duono de la lingvoj malaperos ?

18/06/2012 11:34
Kun la formorto de lingvoj perdiĝos ankaŭ dum generacioj akumulita scio de popolgrupoj pri la natura medio kaj kulturo.  Surbaze de nova esploro sciencistoj difinis kvin tielnomatajn varmegajn punktojn sur la Tero, kie la malgrandaj lingvoj plej riskas malaperi. Ili estas orient-Siberio, nord-Aŭstralio, meza parto de sud-Ameriko, Oklahomo en Usono kaj la okcidenta regiono de Usono kaj Kanado. La lingvisto David Harrison de la Usona National Geographic News eĉ pretendas ke "la nuna formorta ritmo de lingvoj superas la malaperon de biologiaj specioj". Dum la pasintaj 500 jaroj malmultiĝis la duono de la vivantaj lingvoj. Iuj fakuloj prediktas ke eĉ la duono de la nun uzataj plimalpli 7000 lingvoj povus malaperi antaŭ la fino de la nuna epoko. Esploristo Larry Gorenflo de la Penn State Universitato opinias ke estas interrilato inter la biodiverseco kaj kultura kaj lingva diversecoj. Tie kie la biodiverseco malkreskas ankaŭ malkreskas la lingvodiverseco. Eble ne estas hazardo ke...

LA PERDO DE LINGVOJ INFLUAS LA KULTURAN DIVERSECON

19/05/2012 21:41
LA LINGVA DIVERSECO ESTAS SAME GRAVA POR LA EKOLOGIO OL LA BIO-DIVERSECO Rubriko ARTIKOLOJ - DOSIERO LINGVA EKOLOGIO : aldonu tradukon en via lingvo sur TATOEBA. EO / “La diverseco de la vivo ne estas nur biologia sed ankaŭ kultura, LINGVA, homa kaj socia. Konservado de diverseco estas antaŭ ĉio la sindevontigo lasi floradi alternativojn en socio kaj naturo, en ekonomiaj kaj sociaj sistemoj. Kultivi kaj konservi diversecon ne estas luksaĵo en niaj tempoj. Ĝi estas preterviva imperativo kaj antaŭkondiĉo por la libereco de ĉiuj, la grando kaj malgrando”.  Ekzistas bezono káj je konservado de tutmonda lingva diverseco kiel antaŭkondiĉon por kultura diverseco, káj je antaŭenigo de multlingveco kaj tradukado por akceli la interkulturan dialogon.   EN / “The diversity of life is not only biological but also cultural, LINGUISTIC, human and social. Conservation of diversity is, above all, the commitment to let alternatives flourish in society and nature, in economic...

UN konferenco pri lingvaj rajtoj kaj indiĝenaj popoloj

28/03/2012 18:29
Mekanismo de fakuloj pri la rajtoj de Indiĝenaj Popoloj, Kvina sesio: Lingvoj kaj Kulturoj 09-13 07 2012, Palais des Nations, Genève, Svislando - Written statement of the Universal Esperanto Association and the Nitobe Association for linguistic democracy and linguistic justice (en) - Déclaration de l'Association Universelle d'Espéranto et de l'Association Nitobe pour la démocratie et justice linguistique (fr) - Skriba deklaro de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj de la Asocio Nitobe por lingva justeco kaj demokratio (eo) Tie legeblas i.a. ke ĉiu homo havas almenaŭ unu lingvon, kiu estas ĝenerale nomata gepatra. Kutime la gepatra lingvo ne estas elektita sed denaske ricevita, ĉar ĝin transdonas gepatroj aŭ/kaj la medio. Ĝi estas do atribuaĵo de ĉiu persono, kiel haŭtkoloro aŭ sekso. Protektado de la gepatra lingvo gravas ne nur kulture. Ĝi gravas antaŭ ĉio praktike, politike kaj ekonomie: temas pri respekto kaj plenumo de la konkretaj interesoj de la...

Tradukado kaj interkultura dialogo.

19/03/2012 23:13
Sepdek kvin procentoj de ĉiuj publikigitaj libroj estas tradukataj el nur tri lingvoj : angla, franca kaj germana.  Pro la fakto ke tradukado ludas gravan rolon en la antaŭenigo de kultura diverseco, oni prefere evoluigu tutmondan tradukopolitikon kiu celas lingvan reciprokecon. Oni ne rigardu pluen ol interrete por konstati la troan pezon de manpleno de la plej disvastigitaj skriblingvoj, situacio kiu havas malavantaĝan efikon sur la reprezentado de aliaj lingvoj. Esploroj montras rimarkindajn korelaciojn inter la regionoj en la mondo kun alta biologia riĉeco kaj tiuj kun alta lingvodiverseco. Precipe la junularo emas ligi sian identecon al la komunikadolingvoj de la plimulto. Generacion post generacio, tio konkretiĝas per senĉesa perdo de multaj indiĝenaj lingvoj kaj de la kultura diverseco, kiun ili reprezentas. Plie la tradiciaj lingvoj estas interligitaj kun la ekosistemo*, tiel ke ilia perdo havas influon sur la media kaj ekologia* diverseco. *...

Kial lingvoj gravas por la Jarmilaj Evoluigaj Celoj.

12/03/2012 20:38
Jen tre interesa dokumento eldonita de UNESKO, nomata "Why languages matter for the Millenium Development Goals" (Kial lingvoj gravas por la Jarmilaj Evoluigaj Celoj). En ĝi estas tre gravaj informoj pri la rolo, kiujn lingvoj ludas en la atingo de tiuj jarmilaj evoluigaj celoj. Ĝi same klarigas kial estas grave instrui infanojn en siaj patrinaj lingvoj. Leginda materialo (nur anglalingve). Ligo : https://unesdoc.unesco.org/images/0021/002152/215296e.pdf Ekologiisto dr. Wolfgang Günther preparis artikolon pri '“Esperanto : ekologiaj, ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj argumentoj por neŭtrala internacia lingvo” de kiu jam aperis skizo en la angla sub Cultura21. Kontakto Wolfgang Günther <w.guenther.esperanto ĉe web.de>

Lingva turismo kaj lingva diverseco

11/03/2012 22:51
Kiel turismaj alogejoj ielrilate al lingvoj helpas diskonigi la scion pri lingvoj kaj la konservadon de lingva diverseco kiel valoroj de la homaro ? La termino «Lingva turismo» ankoraŭ ne ricevis klaran difinon. Kvankam la terminoj «lingva turismo» aŭ «lingvaj vizitoj» estas uzataj, neniu klara difino ekzistas. «Lingva turismo» estis pli ĝenerale akceptita kaj povas esti difinita kiel aro de aktivecoj entreprenitaj dum ekskursoj kaj portempaj vizitoj kun la celo studi kaj droni sin lingve en malsama lingvo. Kvankam en lia nederlandlingva libro Taaltoerisme" (lingvoturismo) Gaston Dorren priskribas faktojn kaj rakontojn pri 53 eŭropaj lingvoj, li ne skizas unuopan portreton pri Esperanto, kvankam en la libro li mencias la lingvon sur tri lokoj. Aliflanke li mencias ke jena filmeto pri la sarda lingvo (Italio), kun subtekstoj en Esperanto, estas vera kuriozaĵo ! Ĉu la aŭtoro jam konatiĝintus kun la Manifesto de Prago * por povi konstati ke multaj...

Lingvodiverseco kaj la universala deklaracio pri la lingvaj rajtoj

11/03/2012 14:16
Kvankam la Universala Deklaracio de Lingvaj Rajtoj datumas el la jaro 1999, ĝi restas aktuala. Kial ? La pli ol jarcenta unueciga tendenco de la plej multaj ŝtatoj reduktas la diversecon kaj kuraĝiasi sintenojn kontraŭajn al kultura plureco kaj lingva plurismo; La tutmondiga procezo de la ekonomio kaj konsekvence de la merkato de informado, komunikado kaj kulturo, ŝancelas la sferojn de rilatado kaj la formojn de interagado kiuj garantias la internan koheremon de ĉiu lingva komunumo; La modelo de ekonomia kresko akcelata fare de la transnaciaj ekonomiaj grupoj, kiuj pretendas identigi dereguligon kun progreso kaj konkurencan individuismon kun libero, kreas gravajn kaj kreskantajn malegalecojn ekonomiajn, sociajn, kulturajn kaj lingvajn. La minacoj, kiuj ŝvebas nuntempe super la lingvaj komunumoj (malesto de politika aŭtonomio, nombre limigita populacio aŭ parte/tute disperdita setleco, fragila ekonomio, nekodigita lingvo aŭ kultura modelo opozicia al la...

Kolokvo lingvo, ekonomio kaj tutmondiĝo (univ. Genève, 2010)

10/03/2012 22:39
Laŭ raporto pri la okazinta kolokvo 'lingvo, ekonomio kaj tutmondiĝo' la tutmondiĝo ne nur manifestas sin sur la ekonomia kampo sed ankaŭ reprezentas gravajn defiojn sur la lingva kampo. Temas pri la ekspansio de dominantaj, potence hegemoniaj lingvoj (nuntempe la angla, eble morgaŭ la ĉina) vidalvide de la estonta pozicio de aliaj grandaj lingvoj (fr, de, es, …) kiuj nun ĝuas de internacia disvastiĝo, sed kiuj riskus marĝeniĝi laŭ iuj observantoj, sen paroli pri la regionaj lingvoj kaj tiuj de malplimultoj.  La tutmondiĝaj procezoj (produktado, interŝanĝo, konsumado) difektas la respektivajn poziciojn de la diversaj lingvoj en aliaj kampoj kiel edukado, kulturo kaj la amaskomunikilaro, eĉ sur loka nivelo. Montriĝis ke kunordiga agado inter ŝtatoj necesas por ellabori internacian politikon de ‘daŭrigebla evoluado’ sur la lingva kampo en rilato al etikaj konsideroj. Inter la diversaj proponoj troviĝis ekzemple la rajto je uzo de sia lingvo en profesiaj rilatoj, la akcelo de...

Afriko sen lingva hegemonio, kiam ?

09/03/2012 15:33
ESPERANTO POR LA LINGVA DIVERSECO EN AFRIKO Afrika Unio, en ĝia pli granda evento pri kulturo kaj edukado, inter la 23-a kaj la 24-a de januaro 2006, en Kartumo, en Sudano, decidis ke la jaro 2006 estis la jaro de la afrikaj lingvoj. Tiel, Afrika Unio rekomendis al UNESKO, tiel kiel al ĉiuj el ties partneroj, ke oni kunigu kaj kunordigu ĉiujn agojn favore al la jaro de la afrikaj lingvoj. Esperantista Naturamikaro malkovris ĉi tiun bonan novaĵon. Ni proponas ke la internacia lingvo Esperanto daŭre estas kroma stimulo por ke la minoritataj kaj la naciaj lingvoj vivu kaj prosperu sen iu ajn lingva kaj kultura hegemonio de iu ajn koloniiga lingvo.  LA PERSPEKTIVOJ PRI LA ESTONTO DE ĈI TIU PROJEKTO Nuntempe, estas rimarkende ke la homaj rilatoj ne plu estas kiel en la estinto, pro tio ke la uzataj lingvoj ne satigas la necesojn de la lingvouzantoj, jene: la paco por ĉiuj, la egaleco de la homaj rajtoj kaj la kunfratiĝo inter la popoloj. Tiel, la tuta mondo suferas...

Traduku en vian lingvon kaj aldonu ĝin al Tatoeba* !

Multlingveco same gravas ol bio-diverseco por kultura diverseco.

Se justeco estas bazo por disdivido de la fortostreĉo, kial iuj lingvogrupoj ne
sammulte fortostreĉas por (reciproke) lerni alian lingvon, dum la plimulto de la
homaro klare sentas malavantaĝojn de tiu situacio ?

* www.tatoeba.org (lingvoj : elektu 'Esperanto')

LA LINGVA DIVERSECO ESTAS SAME GRAVA POR LA EKOLOGIO OL LA BIO-DIVERSECO

Pro amo de lingvoj ! Pearltree - Perlo-arbo

For the love of Languages and Teaching languages in Ratul R. Minhaz (mnzrr)

Malkovru ankaŭ la filmeton Mondo de Enrique Andrés sur Vimeo,
la filmeto pri lingvoj, komunikado kaj junularo !