Sur tiu ĉi paĝo vi trovos du ĉapitrojn

  1. Verdaj vojoj : enkonduke (pri kio temas ?), naturamikaro kaj arto sur verda vojo, historio, kriterioj, funkcioj de verdaj vojoj.
  2. Verdaj vojoj en la tuta mondo : raportoj alfabete, laŭlande.

VERDAJ VOJOJ

Subskribu la Deklaracion de Guimaes

22/01/2024 17:34
Subskribu la Deklaracion de Guimaes    Subskribu la Deklaracion de Guimarães por la promocio de ejoj kun UNESKO-heredaĵo  en la proksimeco de verdaj vojoj kiel oftaj destinoj en Eŭropo! Ĉi tiu deklaracio estis lanĉita en Guimarãs, urbo kiu kombinas UNESKO-heredaĵon kaj verdan vojon ligita al la urbo. Subskribi...

Vennbahn, trilanda verda vojo, ricevis eŭropan premion

22/01/2024 16:50
La "Vennbahn" jam gajnis la "European Greenways Award". La "Vennbahn" transiras kiel la nura verda vojo tri naciajn limojn, nome Belgion, Luksemburgion kaj Germanion.

Subskribu la Deklaracion de Guimaes

22/01/2024 16:49
Subskribu la Deklaracion de Guimaes Subskribu la Deklaracion de Guimarães por la promocio de ejoj kun UNESKO-heredaĵo en la proksimeco de verdaj vojoj kiel oftaj destinoj en Eŭropo! Ĉi tiu deklaracio estis lanĉita en Guimarãs, urbo kiu kombinas UNESKO-heredaĵon kaj verdan vojon ligita al la urbo. Subskribi (ĉi tie) eblas nur en la...

Verdaj vojoj ligas heredaĵon de Unesko

03/07/2019 23:24
La Eŭropa Asocio de Verdaj Vojoj (European Greenway Asociation) en 2019 lanĉis novan turisman produkton kiu fontas el la ideo krei tute allogajn biciklopadojn kaj promenvojojn kiuj ligas kaj verdaj vojoj kaj heredaĵoj de UNESKO turismejoj kaj promocii ilin ambaŭ. La celo estas kontribui al la disvolviĝo de daŭrebla turismo kaj kultura turismo...

Nova verda vojo inter La Flèche kaj Baugé proksime de Kastelo Greziljono

02/01/2018 22:10
Ĉu bicikla, piedira ekskurso vin allogas? Ankaŭ ĉevalŝatantoj estas bonvenaj. Malnova, ne plu uzata fervoja trako de 40km estos transformata en ‘verdan vojon’ sur pli ol 20 km por ke vi promenu, biciklu, rultabulu en trankvila, natura kadro kiu pasas je la kastelo Greziljono, grava kulturejo en Esperantio. Pere de sendependa vojo sur malnova...

VERDAJ VOJOJ KAJ NATURAMIKOJ

20/09/2012 22:16
Unuafojo en 1999 dum kongreso de Naturamikoj Internacie en Belgio estis lanĉita naturamika kampanjo por verdaj vojoj. Laborgrupo kun reprezentantoj de ĉiuj naciaj naturamikaj federacioj realigis grandparte inter 1999 kaj 2002 tutan agadprogramon. Ili realigis por la partoprenantaj grupoj materialojn kiajn kompaktdisko (CD), afiŝo,...

Sideways - arto sur malrapidaj verdaj vojoj

18/09/2012 21:20
Verdaj vojoj formis post la 17 aŭgusto 2012 dum tuta monato la dekoron por renkontiĝo inter naturo kaj kulturo, inter piedirantoj kaj artistoj. Sideways (Flanken) estas migra festivalo por nuntempaj artoj kaj kultura esploro. Malrapidaj vojoj konstituas la scenejon por dialogo inter naturo kaj kulturo. Artistoj de variaj landoj sekvas...

ENKONDUKE PRI VERDAJ VOJOJ

18/02/2012 22:09
La reto de publikaj vojoj por aŭtoj estas pli ol sufiĉe ampleksa. Kio mankas estas vojoj kiuj gvidas la piedirantojn, la biciklantojn kaj la turistojn troviĝantajn en urbaj centroj, rekte al la kamparo for de la danĝeroj de la aŭtotrafiko. La malnovaj fervojaj linioj respondas al ĉiuj postuloj por ludi tiun rolon.  En tro da urboj, la...

Iom da historio

18/02/2012 20:52
La koncepto ‘verda vojo’ estiĝis antaŭ relative malmulte da tempo en la okdekaj jaroj en Usono, la pioniro de la verdaj vojoj, kie oni parolas pri ‘greenways’. Por trovi la devenon de la koncepto pluraj aŭtoroj reiris ĝis la 19a jarcento kun verkoj de diversaj pejzaĝo-arkitektoj en grandaj usonaj urboj. En Eŭropo ĝi estas sufiĉe nova fenomeno...

Verdaj vojoj : pri kio temas ?

28/11/2011 20:03
Kiu difino por verdaj vojoj ? Tamen, laŭ la landoj aŭ eĉ la regionoj, la interpreto de la koncepto de verda vojo kaj ĝia realigo povas sufiĉe varii. Tio klarigas kial ekzistas multaj difinoj de verdaj vojoj. Cetere, kelkaj landoj kaj kelkaj regionoj ne uzas la koncepton de verda vojo, sed konas kompareblajn vojojn, similajn al la verdaj vojoj...

Kriterioj de verdaj vojoj

28/11/2011 20:00
  “Verdaj vojoj en Eŭropo estas la romiaj vojoj de la moderna epoko kiujn oni konstruu”   La verdaj vojoj prezentas serion de komunaj karakterizoj. La verdaj vojoj realigitaj en pluraj landoj de Eŭropo (sed ankaŭ en Usono): estas fizike aŭtonomaj rilate al la vojreto, prezentas ĝenerale sufiĉan larĝecon kiu permesas...

Funkcioj de verdaj vojoj

28/11/2011 19:39
Verdaj vojoj celas konekti kaj protekti elementojn de naturkonservado, vivkvalito kaj kulturo, kiuj ofte troviĝas en konservitaj konstruaĵoj kiaj malnovaj stacidomoj kaj kluzo-dometoj.    Verdaj vojoj servu plejeble multe al turistoj en lokoj kun turisma graveco en la regiono. Sekve, la verdaj vojoj jam fariĝis temo en...

Artemaj verdaj vojoj

27/11/2011 20:05
En lastatempaj jaroj kreiĝis ankaŭ skulptaĵvojoj laŭlonge de verdaj vojoj. Krom la estetikaj vidpunktoj dum la kreado de la vojoj ofte ankaŭ aldoniĝis ekonomiaj interesoj, precipe en la kampo de turismo. La unua tia artema verda vojo situas en Britio : la Bristol kaj Bath Railway Path,  vojo de 27 km sen motora trafiko, laŭlonge de...

Hundertwasser - la arto de verda vojo

27/11/2011 19:41
Okaze de la 20-jariĝo de la muzeo pri la aŭstra pentristo kaj arkitekto Friedensreich Hundertwasser [fridensraiĥ hundertvaser] (1928-2000) ĉe KunstHaus Wien („Arto-domo Vieno”) estis malfermita ekspozicio titolita "Hundertwasser - la arto de verda vojo" kiu ebligis persone ĝui la ideojn kaj viziojn de la artisto. Meze de la ekspozicio staris...

Iom da poezio kaj muziko pri la temo VOJO

20/11/2011 22:01
Ekzistas diversaj artaj esprimoj sub la temo VOJO, sed kiu artisto kantos la unuan kanzonon pri la temo 'verda vojo' ? Ĉu vi konas artiston, kantiston kiu jam uzis la temon 'VERDA VOJO' ? Raportu al ni. Dankon. MUZIKO : Gianfranco Molle kantas la poemon La vojo (MP3) de L. Zamenhof. Esperanto filmetoj sur YouTube : Nova...
Items: 1 - 15 of 15

VERDAJ VOJOJ EN LA MONDO

Aŭstralio

29/11/2017 23:35
Ankaŭ en Aŭstralio eblas trovi kulturon de Verda Vojo -> https://www.greenway.org.au/trail

Aŭstrio - Ĉeĥio - Germanio

18/02/2012 23:51
Laŭ la kriterioj de la eŭropa asocio de verdaj vojoj (AEVV-EAGW) la pied-kaj biciklovojoj faritaj sur ne plu funkciantaj fervojaj trakoj plej proksimiĝas al la la verdaj vojoj. Estus jam 500 tiaj vojoj en Germanio. En 2000 la eŭropa asocio de verdaj vojoj komunikis ke en Germanio oni ankoraŭ...

Belgio

18/02/2012 23:29
En Belgio ni faru distingon inter Valonio, la suda parto de Belgio, kaj  Flandrio , la norda parto de Belgio. VALONIO  En Valonio oni ne uzas la terminon voie verte, sed la vorton Ravel. Ravel estas aŭtonoma reto de malrapidaj vojoj konata sub la nomo Ravel kaj kreitaj fare de...

Brazilo

18/02/2012 23:20
Tie la planado kaj dizajnado de verdaj vojoj farighas unu el la plej gravaj iloj en la planado kaj politiko kiu celas pli bonan vivkvaliton por urbanoj.

Britio

18/02/2012 23:18
En Britio krom la organizaĵoj Sustrans kaj Countryside Agency ankaŭ “National Trails” (Naciaj Vojoj) kaj British Waterways (Britaj Akvovojoj) akcelas verdajn vojojn.  Sustrans celas stimuli la homojn uzi pli la publikan transporton, promeni kaj bicikli. Tial ĝi kreas itinerojn por la...

Ĉinio

18/02/2012 23:17
La Perla Delto estas la dua plej loĝata regiono en Ĉinio. La nunaj ses verdaj vojoj ligas pli ol 200 arbarojn, naturparkojn, kulturajn kaj hisotriajn vidindaĵojn kreante milojn da laborpostenojn. Inter 2010-2013 oni volas plukonstruos almenaŭ 2370km da verdaj vojoj en 9 urbegoj de la Perlo Rivero...

Francio : Voies Vertes

18/02/2012 23:16
En Francio oni parolas de ‘voies vertes’, koncepto enskribita en la franca trafikkodo kiel vojoj por la senmotora trafiko kiel la malnovaj ne plu uzataj fervojaj linioj kaj trenvojoj laŭlonge de akvovojoj. Dezirante partopreni en la popularigon de aliaspeca, respektema turismo rilate al la...

Hispanio : bicikli 1900 kilometrojn sen aŭtoj.

18/02/2012 22:58
  Fondaĵo de la hispanaj fervojoj (FFE) Dirección del Programa Vías Verdes Santa Isabel  44 ES-28012 MADRID e-poŝto : viasverdesx@xffe.es retejo : https://www.viasverdes.com/ La programo Vías Verdes (verdaj vojoj) estis lanĉita en Hispanio en 1993 kun la celo ne nur krei sendependajn...

Hungario

18/02/2012 22:56
Sur tiu ĉi retejo troviĝas informoj en la hungara kun multaj fotoj. La celo de la orienteŭropaj programoj de verdaj vojoj estas subteni konservadon de la natura kaj kultura heredaĵo kaj revivigi la lokan ekonomion pere de naturamika turismo, promociado de la loka heredaĵoproduktoj kaj lokaj...

Irlando

18/02/2012 22:52
  Malgraŭ grava potencialo por la disvolviĝo de verdaj vojoj (eksaj vojoj de fervojoj, vojoj de granda migro), Irlando ne disponis pri multaj 'verdaj vojoj'. Tamen, en la kadro de REVER de la AEVV, The Heritage Council starigis ian nacian skemon kiu konsistas precipe el la akso Sudo-Nordo...

Italio

18/02/2012 22:51
Italio ne kalkulas ankoraŭ multajn verdajn vojojn. Plie, la realigitaj verdaj vojoj ne profitas de granda promocio. Ili integras sin en la politiko de redéveloppement de la lokaj vojoj destinoj al la uzantoj ne motorizitaj kaj profitas de la nacia kaj regiona leĝaro kiu celas promocii la uzon de...

Japanio : サイクリングロード

18/02/2012 22:46
Iuj de la japanaj novaj urboj kiuj estis konstruitaj en la kvindekaj jaroj, kiel ‘Tsukuba Scienca Urbo’, urboplanadon kiu celis krei agrablajn koridorojn por piedirantoj kaj biciklantoj en formo de reto de verdaj vojoj. Verdaj vojoj en la japana : サイクリングロード

Kanado

18/02/2012 22:43
 Trans Canada Trail Foundation volus disvolviĝi la plej longan verdan vojon de la mondo.  Plie  :   https://www.tctrail.ca     TrailsCanada promocias komunumbazitajn iniciatojn trans Kanado kun nacia inventario de 4000 trakoj...

Meksiko

18/02/2012 22:42
La nacia centro por la konservado de la fervoja kultura heredaĵo, kiu dependas de CONACULTA (nacia centro por la kulturo kaj la artoj) ĉefrolas en la akcelo de verdaj vojoj en Meksiko, ĉar ĝi peras kontaktojn inter la federacia registaro, posedanto de la malnovaj fervojaj linioj, kaj la regionaj...

Nederlando

18/02/2012 22:40
En la kadro de ampleksa disvolviĝoprojekto (Brainport Avenue) kiu ligu la verdajn naturejojn en la urboregiono Eindhoven, unu el la plej gravaj scioregionoj en Eŭropo, ekestos ekde 2014 kaj dum postaj jaroj novspeca biciklopado kiu nomiĝas ‘Slowlane’. Slowlane estas angla por ‘malrapida vojo’...

Pollando - Belarusio - centra kaj orienta Eŭropo

18/02/2012 22:34
Sur la suba retejo (en la pola kaj angla lingvoj) troviĝas informoj pri kio estas verdaj vojoj, kriterioj, celoj, metodologio, verdaj vojoj en Pollando, Rumanio (centra kaj orienta Eŭropo) kaj Belarusio, informoj pri ekomuzeoj, ktp.  www.greenways.pl - www.greenways.ro

Portugalio : Ecopistas, corridores verdes

18/02/2012 22:32
De la potencaj 748km nur 129km estis jam pretaj en 2010. La termino ‘ecopistas’ estas propra distingilo. Fotoj kaj informoj pri jam pretaj ‘ecopistas’ : https://www.aevv-egwa.org/ portugalingve (pdf de ppt) Ecopista do Dao estas elektita kiel verda vojo por projekto pri alirebla turismo.  

Nov-Zelando

18/02/2012 22:19
En la suda insulo ekestis en 2000 verda vojo por piedirantoj, biciklantoj kaj ĉevalrajdantoj kiu ligas Middlemarch al Clyde super distanco de 150km kun 68 pontoj kaj 3 tuneloj. La associo “Off the Rails” organizas itinerojn kun luado de bicikloj kaj transporto de...

Svislando

18/02/2012 22:18
Svislando profitas de vasta reto de ‘véloroutes’ (biciklorondiroj) konataj sub la nomo La Suisse à vélo (Svislando bicikle) kombinante verdajn vojojn kaj vojojn malmulte uzatajn de motoraj veturiloj. La projekto La Suisse à vélo lanĉite en 1995 samtempe kun la kreado de la fondaĵo kun la sama...

Turkio

18/02/2012 22:17
Dum Turkio konas rapidan urbanigon kun detruaj sekvoj sur la vivmedio fariĝas ĉiam pli grava akceli la eploron kaj kreadon de verdaj vojoj. Precipe kie la bruo kaj malodoroj dominas la vivmedion homoj serĉas senmotoraj transportvojojn.La disvolviĝo de urbaj verdaj vojoj en Ankara evoluis de la...
Items: 1 - 20 of 21
1 | 2 >>

DANKON POR PROMOCII

VERDAJN VOJOJN

BICIKLE

KAJ

   PROMENE !