Jen gazetaraj komunikoj pri la lastatempa aktiveco de la Esperanto-Domo, Verdaj Vojoj aŭ la Esperanta Naturamikaro :

Invito al du interesaj renkontiĝoj en 2023

 
Ĉi malsupre vi trovos faldfolion (PDF) kun pliaj informoj enhavante aliĝilojn kaj por la 
  • NaturAmika KulturSemajno en Esperanto (NAKSE23),
    Kiam ? Inter la 1-a kaj 7-a de oktobro 2023 en Rosas (Costa Brava). vidu 
    ENA kongresfaldfolio2023 BIS.pdf (8139174)
  • Kultura Esperanto Festivalo (KEF23) 24-29 julio 2023 en Ĉaŭdefono (Svislando).

125-jariĝo de la Amikoj de la naturo 

La naturamika movado estis oficiale fondita la 16-an de septembro 1895. Okaze de ĉi tiu evento, Naturamikaro Internacia lanĉis en 2020 internacian kampanjon "125 agadoj por daŭripova evolugio" kiu celis doni ideon pri la diverseco de agadoj de naturamikoj, kiuj kontribuis al la daŭripova evoluigo. Jen kelkaj elementoj :

  • Esperanta Naturamikaro organizas dum printempo 2022 ornitologian semajnon helpe de rumanaj naturamikoj en la delto de la Danubo. La rumanoj jam komunikas en Esperanto, kvankam ne-esperantistoj: la propono de kunlaboro venis ĝuste de ili. Al la delto eblos veturi per ŝipo de Budapeŝto, kaj tiel viziti ankaŭ insulon Esperanto, la duan laŭ vasteco sur la rivero Danubo.
  • Naturamika Junularo kaj diversaj partneroj en Eŭropo pretas doni subtenon subtenon al la naturamika centro en insulo La Palma, forte damaĝita de la erupcio de la vulkano Cumbre Vieja (HeKo 777 4-B, 3/12/2021).
  • Lokaj asocioj de naturamikoj diverslande organizis aktivecojn kiel ekzemple konferenco, vizito de naturamika domo aŭ arbokulturejon, malkovro de verda vojo. Notindas ankaŭ ke iu loka grupo pentris rulŝtonojn (diametro ĉ. 10 cm) kiuj ilustris la respekton por la naturo kaj kiu estis metitaj en elektitajn lokojn por transdoni la mesaĝon pri la naturamikara datreveno. Foto videblas sur la retejo de IAN.
     
  • Fine la naturamikara movado volis doni fortan signalon plifortigi la klimatan protekton kaj justecon per konkretaj agoj kiel la plantado de arboj sub la slogano "Arbo por loka asocio" aŭ "Arbo por naturamika domo" kolektante donacojn por plantigi arbojn en Afriko fare de afrikaj naturamikaj organizaĵoj.

Chiuduno, Italio : Festivalo pri indiĝenaj popoloj

Kunlabore kun la itala sekcio de Naturfreunde International, Esperanta Naturamikaro estis invitita kontribui al festivalo pri indiĝenaj popoloj, okazinta en Italio fine la 26-an de majo 2019). Vikipedio https://eo.wikipedia.org/wiki/Chiuduno
 

Subskribu la Deklaracion de Guimaes

Subskribu la Deklaracion de Guimarães por la promocio de ejoj kun UNESKO-heredaĵo  en la proksimeco de verdaj vojoj kiel oftaj destinoj en Eŭropo! Ĉi tiu deklaracio estis lanĉita en Guimarãs, urbo kiu kombinas UNESKO-heredaĵon kaj verdan vojon ligita al la urbo. Subskribi (ĉi tie) eblas nur en la angla, kvankam la deklaracio mem estas disponebla en la angla, hispana kaj franca, aliaj lingvoj eble sekvos.

Valentina Boldurescu delegitino por la naturamika junularo 

La sekretario de Esperanta Naturamikaro, c-ino Perla Martinelli, komunikis (2019 01 11) ke, post mallonga prepara staĝo en Romo, la 22-jaraĝa Valentina Boldurescu estas konfirmita kiel delegito de ENa ĉe la Naturamika Junularo (IYNF).

Tago de la Esperanta Kulturo

La naturamika Esperanto-Domo en Malago, Hispanio, celebras ĉiujare la Tagon de la Esperanta Kulturo kiel kutime la 15-an de decembro.

Esperanta Naturamikaro pledas por daŭrebla turismo (HeKo 663 2-B, 29 okt 2017)

Esperanta Naturamikaro estas ekde hodiaŭ tagmeze voĉrajta membro de Naturfreunde Internationale, apud aliaj dudek landaj asocioj (21-10-2017)

ENa estas plenrajta membro de NFI ekde 2014

En Malago nia biblioteko estas la plej granda Esperanto-biblioteko de Andaluzio

Malago renkontas la esperanto-poezion

RETEJA MAPO DE ESPERANTA NATURAMIKARO

Sur tiu ĉi retejo aperas informoj en Esperanto kiuj povus esti rekomendindaj por naturamaj retumantoj. En la suba superrigardo vi povas elekti el jenaj RUBRIKOJ (temoj) : 'PRI NI' (eo) kaj en aliaj lingvoj (nl, en, fr, multlingve), VERDAJ VOJOJ, BICIKLADO, ARTIKOLOJ, ELDONOJ, AKTUALE, sed sur la enirpaĝo troviĝas dise ankaŭ jenajn eroj: interkultura dialogo, baloto, kalendaro, fotogalerio, amikaj retejoj

Ne forgesu sur tiu ĉi enirpaĝo :  en la maldekstra kolumno troviĝas krom elŝutebla faldfolio pri VERDAJ VOJOJ kaj lingvaj helpiloj por Esperanto, jenaj eroj :

  • INTERKULTURA DIALOGO :  Ekspozicio + libro "6(jam 7)miliardoj da aliaj homoj"
  • POWERPOINT
  • UTILAJ RETLIGOJ
  • AMIKAJ RETEJOJ (AVE, INTERKULTURE, NATURE, ....)
  • BALOTO 

- en la dekstra kolumnoKALENDARO 

Ĉi sube estas ankaŭ jenaj RUBRIKOJ (en la sama kolumno ol tiu ĉi teksto) :

FERIOJ : Ekologia centro en Grekio, Nuntempa Festivalo kaj Panoramo Mesdag en Nederlando, Kastelo Greziljono, Esperanto-kulturejo en Baugé, Francio,...

FOTOJ : pri diversaj renkontiĝoj kaj ekskursoj kun naturamikoj kaj esperantistoj.

KOMENTU (el Kongo, kiu plu ?)

         LERNI PER LA KVAR AMIKOJ EN LA ARBARO

Ferioj

Esperanto Muzeo - Esperanto Museum - Musée de l'Espéranto

29/09/2012 19:35
Depost la translokiĝo en 2005 al Palaco Mollard, ne for de ĝia antaŭa situo en la centra kvartalo Hofburg, la Esperantomuzeo (IEMW) de la Aŭstria Nacia Biblioteko prezentas per moderna muzea koncepto la historion de Esperanto kaj peras gravajn sciojn pri ia lingva kvalito kaj la...

Kastelo Greziljono (Francio) : verda feriejo kaj esperanto-kulturejo

20/09/2012 21:36
Nova verda vojo inter La Flèche kaj Baugé en tuja apudeco de Kastelo Greziljono : kunportu biciklojn aŭ petu pri lupreno kaj malkovru la regionon en trankvileco, sen ĝeno de aŭtoj, pedalante sur 'verda vojo', france 'voie verte'. Kio estas "verda vojo" ?

PANORAMA MESDAG, la plej granda pentraĵo de Nederlando

05/08/2012 22:54
Mesdag (1831-1915) estis marpentristo kiu ricevis komision fare de belga firmao pentri panoramon en ronda konstruaĵo donante veran impreson de vasta horizonto de la maro, la dunoj kaj la vilaĝo Scheveningen (nun apartenanta al urbo Den Haag/Hago) per unu sola okulĵeto.   Post la...

Ekkonatiĝu kun la Delto de la Danubo kaj la Karpatoj en Rumanio

21/02/2012 00:12
De la 4a ĝis la 14a de junio 2012 okazos 10-taga aranĝo dum kiu vi povas konatiĝi kun diversaj regionoj de Rumanio. Pliaj informoj ĉe Rodica Todor <rodica_todor.ĉe.yahoo.com> (interŝanĝu .ĉe. per @).

Nuntempa festivalo, reto kaj renkontiĝejo por ekologio, daŭripova mondo, sano, solidareco ktp

26/09/2011 20:52
  Henkjan de Blauw estas depost 20 jaroj modelo por multaj nederlandanoj kaj eksterlandanoj kiuj volas praktikadi ekologian vivmanieron. Li kreis per reto de kunlaborantoj la tn. 'Eigentijds Festival' (nuntempa festivalo *) ĉar li konsciis ke ege gravas krei...

"Ecotopia Festivalo" kun kurso de Esperanto

12/09/2011 20:38
Inter la 1a kaj 26a aŭgusto 2012 denove okazis la legenda "Ecotopia festivalo" : www.ecotopia2012.org "Ecotopia 2012" estas loko por ideo-interŝanĝo pri la temoj ekologio kaj socia justeco kun homoj el ĉiuj eŭropaj landoj. Ĝi okazos en la regiono de Berlino, pli precize en Jänschwalde,...

Projekto de ekologia bieno en Kostariko

15/02/2011 21:33
Kelkaj vivspertoj povas tute aliformi la fluon de niaj ekzistoj, deklini ĝian vojiron... Post feliĉiginta vojaĝo en Kosta Riko, dum kiu ni, Yan kaj Vickie, memvole laboris je nekomerca surmontara bieno, ni decidis elekti alternativan vivmanieron, kiu ebligos nin vere apliki niajn ekologiajn kaj...

Ekologia centro en Grekio

11/01/2011 18:44
    Alianco Universala, tutmonda unio de ĉiuj bonvolemuloj por gefratiĝo inter la homoj kaj paco inter la popoloj per la konkretigo de esprimo de Homa Unuiĝo en ununura komunumo: "la homa raso", (ĉu hazarde ?) ankaŭ la nomo de unu el la ĉefverkoj de la...

 

Hejmo - Lucas Yassumura   

Birdoj. Ĉu vi konas la nomojn en Esperanto ?

Jen 'naturamika' filmeto kiu montras ke la naturo ne estas ĉiam amika...Tute parolata en Esperanto !

Fabelo prinatura

 Belega kaj romantika. Malfermu tutekrane por plene ĝui.

Por rigardi la filmon Taking Roots rekte kun subtekstoj en Esperanto klaku sur https://les-amis-de-wangari-maathai.org/fr/le-film-taking-roots-sous-titre-en-esperanto/

 

 

LA ESPERANTA NATURAMIKARO

Havas kontrakton kun la Internacia Asocio de Naturamikoj.
Publikigas informojn pere de esperantio.net. Ni ofertas distrajn adagadojn kiuj celas scion pri la naturo au konscion pri naturmediaj problemoj, ne forgesante la memvolan mastrumadon de domoj kaj kampadejoj je modestaj prezoj. Ni celas same evoluigi

la esperantan kulturon kaj ekonomion alimaniere,
prefere en kunlaboro kun eksteraj partneroj.

BIDI-kodo de Esperanta Naturamikaro
https://tinyurl.com/naturamikaro

 
Serĉu per la vorto naturamikaro
verdaj vojoj pere de
 
kukolo

per kiu eblas traserĉi Google tajpante ĉapelitajn literojn ekzemple c sekvata de x > ĉ


PRINCESO MANTA
  - WAN

"Verda lingvo" 

ne nur por
"verda junularo" !

Ĉu mojose? 
(Facebook)

Kalendaro

2a Esperantista Migrado Aŭtuna (EMA), Germanio, 19-24/10/2014

30/08/2014 21:05
2a Esperantista Migrado Aŭtuna (EMA), Germanio, 19a ĝis 24a de oktobro 2014 sur la migrovojo "Moselhöhenweg". https://www.esperanto.de/ema

Elfrida festo en sveda naturejo

13/04/2014 22:54
Bonvenon al ELFRIDA, muzika festivalo senelektra en somera arbaro sveda sabate la 12-an de julio 2014 (aŭ la tutan semajnon ekde lundo) ĉe paŝtejbudoj de Folia Monto (Lövberget) en Dala-Fluda paroko, Svedio. Ligo : tone.se/pag.php?elfride&lng=eo     ...

Ekologia turismo dum alternativa semajno en Francio

22/02/2014 17:15
Francio : Sennacieca semajno alternativa antaŭ  SAT-kongreso de vendredo, 1-a ĝis sabato, 9-a de aŭgusto 2014 kun kursoj, ekskursoj kaj prelegoj, i.a. per ekologia turismo : Biciklaj kaj piedaj promenoj en la ĉirkaŭaĵo de Kastelo Greziljono, kiujn vi mem organizas. Gvidata promeno...

Francio - Kvinpetalo 12a – 17 Aŭgusto 2013

19/07/2013 22:02
FRANCIO 12a – 17 Aŭgusto 2013 : Promeni tra naturo kaj Vikipedio, kun Alain Favre, fungologo, KVINPETALO Esperanto-Centro,  informoj ĉe kvinpetalo.org aŭ https://www.kvinpetalo.org  

Alternativa Foiro de Valencio

16/07/2013 11:16
Ĉiujare, valenciaj esperanto-grupoj partoprenas la Alternativan Foiron de Valencio kiu, de antaŭ pluraj jaroj okazas en la eksrivero, inter la ponto de les Flors kaj la ponto de l’Exposició. La foiro kunigas multakn sociajn kaj politikajn projektojn, metiistojn, budojn pri ekologia manĝo kaj en ĝi...

Tradicia semajna seminario en Ĉeĥa paradizo - 15-21 aprilo 2013

17/03/2013 01:14
Invito al tradicia semajna seminario en Ĉeĥa paradizo, en familian pensionon ESPERO en vilaĝeto SKOKOVY – 75 km nordoriente de Prago – en freŝan, puran naturon je la 15-a ĝis 21-a aprilo 2013 inter homoj sanaj, sanhandikapitaj, junaj kaj maljunaj kiuj ŝatas Esperanton kaj deziras ĝui...

PROMENI TRA NATURO KAJ VIKIPEDIO

15/03/2013 20:16
Kie ? Bouresse, Francio Kiam ? 12-17 aŭgusto 2013  Tiu staĝo havos du aspektojn :  -Ni promenos en naturo kaj malkovros speciojn de vivuloj: plantoj, fungoj, bestoj, kaj ankaŭ interesajn mediojn;  -Ni verkos artikolojn por Vikipedio pri la sama temo, studante la jam ekzistantajn...

Unua Ora Ĵurasa Aŭtuno 31/10 ĝis 4/11/12

19/09/2012 22:37
  C-ano Francisko Degoul, membro de Esperanta Naturamikaro, kun la surloka apogo de c-ano Giorgio Silfer, ankaŭ membro de ENa, organizas ekskursaron en la ĉaŭdefona Ĵuraso, 31 oktobro - 4 novembro 2012. "La tagojn ni dividos egale inter la malkovro de la naturaj spacoj, inter kiuj ni...

KOKOLORES EN NATURAMIKA DOMO EN GERMANIO - 3-7 okt 2012

10/09/2012 21:35
La venonta KoKoLoRES - semajnfina renkontiĝo - kiun organizas Germana Esperanto-Junularo okazos en ĉi-tiu jaro de la 3a ĝis la 7a de oktobro en Schwerte. Oni loĝos en domo de la naturamika asocio. Proksime troviĝas bela arbaro, en kiu oni laŭplaĉe povas sekvi diverslongajn promen- kaj...

Naturamika Semajno en Svislando

13/06/2012 21:37
La naturamika semajno (NAS) verŝajne okazos inter la 20-24 aŭgusto 2012 en la naturamika domo en Grindelvaldo (Svislando). Ekskursoj kaj kulturo meze de la plej pitoreska alpa naturo. Esperanta Naturamikaro ĉeestos la inaŭguron de la Esperanto-domo en Malaga, Hispanio je la 12 de oktobro...
1 | 2 >>

AKTUALE

Junio 2012 - Rio+20, pintkonferenco pri daŭrebla evoluo : kio pri lingvaj rajtoj ?

22/05/2012 21:28
 En junio 2012 okazos en Brazilo Rio+20, nova monda pintkonferenco pri daŭrebla evoluo al kiu Universala Esperanto Asocio (UEA) partoprenos kaj al kiu oni jam derektis la rekomendojn faritajn dum la okazinta...

22 aprilo 2012 : Internacia Tago de la tero ("Panjo Tero")

05/03/2012 22:19
  La internacia tago de la tero ankaŭ ĉi-jare okazas sur la 22a aprilo. Dum ĉi tiu evento 22.000 organizaĵoj en 192 landoj apartenantaj al la Earth Day Network organizas agadojn por peti je pozitiva maniero...

26-29 marto 2012 : Planedo Sub Premo - konferenco -

01/03/2012 17:54
“Planet Under Pressure” (“Planedo Sub Premo”) estos la plej granda konferenco pri tutmonda ŝanĝo antaŭ la Rio+20 Earth Summit (tera pintokunveno) sekvantan junion en Rio de Janeiro. Renkontiĝos 3000 tutmondaj...

22-3-2012 : Monda Akvotago

24/02/2012 15:04
Mi ĵus eksciis ke mortas ĉiutage 4000 infanoj nur pro trinkado de malpura akvo aŭ uzanta nesekuran sanitarajn instalaĵojn. Aliĝu kun ni al la Mondo Piediras por Akvo & Sanitario. Kune ni povas meti premon sur...

Internacia filmfestivalo por la naturmedio

03/02/2012 20:37
Inter 7a-14a februari 2012 okazos la 29-a internacia filmfestivalo por la naturmedio  (https://www.iledefrance.fr/festival-film-environnement/) kiu invitas vin por malkovri fortan sed endanĝerigitan planedon : 116...

Esperanto reaperas en la Naturamikara Internacio

29/01/2012 18:18
La Naturamika Internacio pretas produkti je propra kosto faldfolion en esperanto pri sia aktiveco, tuj post la akcepto de la Esperanta Naturamikaro kiel membro de la movado. ENa mem liveros la tekston, konforme al la...

La estonton kiun ni deziras

01/12/2011 13:42
De kio vi revas por vi, via familio kaj via komunumo ? Kiel aspektus la vivo se vi scius dezajni ĝin ? Ni ĉiuj havas revojn, atendojn kaj ideojn por fari pli bonan mondon. La estonto kiun ni volas (FWW) kredas ke la...

2011 : Internacia Jaro de la Arbaro

30/09/2011 21:26
    La Unuiĝintaj Nacioj proklamis 2011 la Internacian Jaron de la Arbaro. (oficiala retejo de UN : https://www.un.org/en/events/iyof2011/) UDHR kaj la arbaroj. ..... Arta promenvojo en...

Festivalo de la tero

17/09/2011 19:25
www.festivaldelaterre.org    www.festivaldelaterre.ca Ambaŭ tiuj ĉi du retejoj tuj aŭdigas en Esperanto la ‘himnon de la tero’ kantata de infana ĥoruso. Sur tiu retejo estas esperanto flageto kiu...
Items: 11 - 19 of 19
<< 1 | 2

Komenco

Ni plukonstruu kune kun EMS, libera kaj facila retkreilo

16/09/2011 20:00
Estas loko por vi en nia naturamika rethejmo. Ni plukonstruu ĝin kune. Se vi deziras kunlabori, petu permeson por rekte retredakti. Ĉu vi sentas la bezonon povi komenci novan retejon rapide kaj sen multe da redundoj ? Ĉu vi volas ankaŭ havi la flekseblecon por uzi multajn kaj aktualajn funkciecojn kaj tio prefere sen cerbumi pri teknikaj aspektoj ? Tiu ĉi retejo estas povigata de la libera...
Items: 1 - 1 of 1

Kial PDF-legilon de Nuance por Esperanto ? Kial PDF-legilon de Nuance(757 kb). Se vi ne disponas pri pdf-legilon ni konsilas la senpagan legilon de NUANCE.

Lingvaj programoj en Esperanto i.a. programeto EK por ĉapeligo de literoj en Windows (Vindozo) kaj retejoj por ĉapeligi tekstojn rete.

REUZU, REDUKTU, RECIKLIGU
La nuna situacio devas esti ŝanĝita…

Eco-board-materialo taŭgas
por informbudoj dum foiroj ktp.

Recikligi* agrikulturorestaĵojn estas problemo kaj tial tiuj restaĵoj plukuŝadas sur la kampoj aŭ estas bruligataj kun CO2-poluado kiel sekvon. Senarbarigo provizas lignon kiu estas muelita kun toksa gluo kiu disponigas nesanajn platojn. En la plej malbona scenario en kiu nur iom pli ol 20% de la ligno estas utiligata dum 50% de la arbaroj en la mondo jam estas forigita, ECO-boards povas esti alternativo.     * transformi materialon en tute alian materialon/produkton (jen filmeto - pere de la triangulo maldekstre sube > elekti lingvon Esperanto kiel subteksto)

Print Friendly helpas 
 ŝpari paperon
kaj inkon.
 Krome forigas varbaĵojn

 kaj
fatrason kiun vi ne
 volas printi !