Jen gazetaraj komunikoj pri la lastatempa aktiveco de la Esperanto-Domo, Verdaj Vojoj aŭ la Esperanta Naturamikaro :

Invito al du interesaj renkontiĝoj en 2023

 
Ĉi malsupre vi trovos faldfolion (PDF) kun pliaj informoj enhavante aliĝilojn kaj por la 
  • NaturAmika KulturSemajno en Esperanto (NAKSE23),
    Kiam ? Inter la 1-a kaj 7-a de oktobro 2023 en Rosas (Costa Brava). vidu 
    ENA kongresfaldfolio2023 BIS.pdf (8139174)
  • Kultura Esperanto Festivalo (KEF23) 24-29 julio 2023 en Ĉaŭdefono (Svislando).

125-jariĝo de la Amikoj de la naturo 

La naturamika movado estis oficiale fondita la 16-an de septembro 1895. Okaze de ĉi tiu evento, Naturamikaro Internacia lanĉis en 2020 internacian kampanjon "125 agadoj por daŭripova evolugio" kiu celis doni ideon pri la diverseco de agadoj de naturamikoj, kiuj kontribuis al la daŭripova evoluigo. Jen kelkaj elementoj :

  • Esperanta Naturamikaro organizas dum printempo 2022 ornitologian semajnon helpe de rumanaj naturamikoj en la delto de la Danubo. La rumanoj jam komunikas en Esperanto, kvankam ne-esperantistoj: la propono de kunlaboro venis ĝuste de ili. Al la delto eblos veturi per ŝipo de Budapeŝto, kaj tiel viziti ankaŭ insulon Esperanto, la duan laŭ vasteco sur la rivero Danubo.
  • Naturamika Junularo kaj diversaj partneroj en Eŭropo pretas doni subtenon subtenon al la naturamika centro en insulo La Palma, forte damaĝita de la erupcio de la vulkano Cumbre Vieja (HeKo 777 4-B, 3/12/2021).
  • Lokaj asocioj de naturamikoj diverslande organizis aktivecojn kiel ekzemple konferenco, vizito de naturamika domo aŭ arbokulturejon, malkovro de verda vojo. Notindas ankaŭ ke iu loka grupo pentris rulŝtonojn (diametro ĉ. 10 cm) kiuj ilustris la respekton por la naturo kaj kiu estis metitaj en elektitajn lokojn por transdoni la mesaĝon pri la naturamikara datreveno. Foto videblas sur la retejo de IAN.
     
  • Fine la naturamikara movado volis doni fortan signalon plifortigi la klimatan protekton kaj justecon per konkretaj agoj kiel la plantado de arboj sub la slogano "Arbo por loka asocio" aŭ "Arbo por naturamika domo" kolektante donacojn por plantigi arbojn en Afriko fare de afrikaj naturamikaj organizaĵoj.

Chiuduno, Italio : Festivalo pri indiĝenaj popoloj

Kunlabore kun la itala sekcio de Naturfreunde International, Esperanta Naturamikaro estis invitita kontribui al festivalo pri indiĝenaj popoloj, okazinta en Italio fine la 26-an de majo 2019). Vikipedio https://eo.wikipedia.org/wiki/Chiuduno
 

Subskribu la Deklaracion de Guimaes

Subskribu la Deklaracion de Guimarães por la promocio de ejoj kun UNESKO-heredaĵo  en la proksimeco de verdaj vojoj kiel oftaj destinoj en Eŭropo! Ĉi tiu deklaracio estis lanĉita en Guimarãs, urbo kiu kombinas UNESKO-heredaĵon kaj verdan vojon ligita al la urbo. Subskribi (ĉi tie) eblas nur en la angla, kvankam la deklaracio mem estas disponebla en la angla, hispana kaj franca, aliaj lingvoj eble sekvos.

Valentina Boldurescu delegitino por la naturamika junularo 

La sekretario de Esperanta Naturamikaro, c-ino Perla Martinelli, komunikis (2019 01 11) ke, post mallonga prepara staĝo en Romo, la 22-jaraĝa Valentina Boldurescu estas konfirmita kiel delegito de ENa ĉe la Naturamika Junularo (IYNF).

Tago de la Esperanta Kulturo

La naturamika Esperanto-Domo en Malago, Hispanio, celebras ĉiujare la Tagon de la Esperanta Kulturo kiel kutime la 15-an de decembro.

Esperanta Naturamikaro pledas por daŭrebla turismo (HeKo 663 2-B, 29 okt 2017)

Esperanta Naturamikaro estas ekde hodiaŭ tagmeze voĉrajta membro de Naturfreunde Internationale, apud aliaj dudek landaj asocioj (21-10-2017)

ENa estas plenrajta membro de NFI ekde 2014

En Malago nia biblioteko estas la plej granda Esperanto-biblioteko de Andaluzio

Malago renkontas la esperanto-poezion

RETEJA MAPO DE ESPERANTA NATURAMIKARO

Sur tiu ĉi retejo aperas informoj en Esperanto kiuj povus esti rekomendindaj por naturamaj retumantoj. En la suba superrigardo vi povas elekti el jenaj RUBRIKOJ (temoj) : 'PRI NI' (eo) kaj en aliaj lingvoj (nl, en, fr, multlingve), VERDAJ VOJOJ, BICIKLADO, ARTIKOLOJ, ELDONOJ, AKTUALE, sed sur la enirpaĝo troviĝas dise ankaŭ jenajn eroj: interkultura dialogo, baloto, kalendaro, fotogalerio, amikaj retejoj

Ne forgesu sur tiu ĉi enirpaĝo :  en la maldekstra kolumno troviĝas krom elŝutebla faldfolio pri VERDAJ VOJOJ kaj lingvaj helpiloj por Esperanto, jenaj eroj :

  • INTERKULTURA DIALOGO :  Ekspozicio + libro "6(jam 7)miliardoj da aliaj homoj"
  • POWERPOINT
  • UTILAJ RETLIGOJ
  • AMIKAJ RETEJOJ (AVE, INTERKULTURE, NATURE, ....)
  • BALOTO 

- en la dekstra kolumnoKALENDARO 

Ĉi sube estas ankaŭ jenaj RUBRIKOJ (en la sama kolumno ol tiu ĉi teksto) :

FERIOJ : Ekologia centro en Grekio, Nuntempa Festivalo kaj Panoramo Mesdag en Nederlando, Kastelo Greziljono, Esperanto-kulturejo en Baugé, Francio,...

FOTOJ : pri diversaj renkontiĝoj kaj ekskursoj kun naturamikoj kaj esperantistoj.

KOMENTU (el Kongo, kiu plu ?)

         LERNI PER LA KVAR AMIKOJ EN LA ARBARO

Ferioj

Esperanto Muzeo - Esperanto Museum - Musée de l'Espéranto

29/09/2012 19:35
Depost la translokiĝo en 2005 al Palaco Mollard, ne for de ĝia antaŭa situo en la centra kvartalo Hofburg, la Esperantomuzeo (IEMW) de la Aŭstria Nacia Biblioteko prezentas per moderna muzea koncepto la historion de Esperanto kaj peras gravajn sciojn pri ia lingva kvalito kaj la...

Kastelo Greziljono (Francio) : verda feriejo kaj esperanto-kulturejo

20/09/2012 21:36
Nova verda vojo inter La Flèche kaj Baugé en tuja apudeco de Kastelo Greziljono : kunportu biciklojn aŭ petu pri lupreno kaj malkovru la regionon en trankvileco, sen ĝeno de aŭtoj, pedalante sur 'verda vojo', france 'voie verte'. Kio estas "verda vojo" ?

PANORAMA MESDAG, la plej granda pentraĵo de Nederlando

05/08/2012 22:54
Mesdag (1831-1915) estis marpentristo kiu ricevis komision fare de belga firmao pentri panoramon en ronda konstruaĵo donante veran impreson de vasta horizonto de la maro, la dunoj kaj la vilaĝo Scheveningen (nun apartenanta al urbo Den Haag/Hago) per unu sola okulĵeto.   Post la...

Ekkonatiĝu kun la Delto de la Danubo kaj la Karpatoj en Rumanio

21/02/2012 00:12
De la 4a ĝis la 14a de junio 2012 okazos 10-taga aranĝo dum kiu vi povas konatiĝi kun diversaj regionoj de Rumanio. Pliaj informoj ĉe Rodica Todor <rodica_todor.ĉe.yahoo.com> (interŝanĝu .ĉe. per @).

Nuntempa festivalo, reto kaj renkontiĝejo por ekologio, daŭripova mondo, sano, solidareco ktp

26/09/2011 20:52
  Henkjan de Blauw estas depost 20 jaroj modelo por multaj nederlandanoj kaj eksterlandanoj kiuj volas praktikadi ekologian vivmanieron. Li kreis per reto de kunlaborantoj la tn. 'Eigentijds Festival' (nuntempa festivalo *) ĉar li konsciis ke ege gravas krei...

"Ecotopia Festivalo" kun kurso de Esperanto

12/09/2011 20:38
Inter la 1a kaj 26a aŭgusto 2012 denove okazis la legenda "Ecotopia festivalo" : www.ecotopia2012.org "Ecotopia 2012" estas loko por ideo-interŝanĝo pri la temoj ekologio kaj socia justeco kun homoj el ĉiuj eŭropaj landoj. Ĝi okazos en la regiono de Berlino, pli precize en Jänschwalde,...

Projekto de ekologia bieno en Kostariko

15/02/2011 21:33
Kelkaj vivspertoj povas tute aliformi la fluon de niaj ekzistoj, deklini ĝian vojiron... Post feliĉiginta vojaĝo en Kosta Riko, dum kiu ni, Yan kaj Vickie, memvole laboris je nekomerca surmontara bieno, ni decidis elekti alternativan vivmanieron, kiu ebligos nin vere apliki niajn ekologiajn kaj...

Ekologia centro en Grekio

11/01/2011 18:44
    Alianco Universala, tutmonda unio de ĉiuj bonvolemuloj por gefratiĝo inter la homoj kaj paco inter la popoloj per la konkretigo de esprimo de Homa Unuiĝo en ununura komunumo: "la homa raso", (ĉu hazarde ?) ankaŭ la nomo de unu el la ĉefverkoj de la...

 

Hejmo - Lucas Yassumura   

Birdoj. Ĉu vi konas la nomojn en Esperanto ?

Jen 'naturamika' filmeto kiu montras ke la naturo ne estas ĉiam amika...Tute parolata en Esperanto !

Fabelo prinatura

 Belega kaj romantika. Malfermu tutekrane por plene ĝui.

Por rigardi la filmon Taking Roots rekte kun subtekstoj en Esperanto klaku sur https://les-amis-de-wangari-maathai.org/fr/le-film-taking-roots-sous-titre-en-esperanto/

 

 

LA ESPERANTA NATURAMIKARO

Havas kontrakton kun la Internacia Asocio de Naturamikoj.
Publikigas informojn pere de esperantio.net. Ni ofertas distrajn adagadojn kiuj celas scion pri la naturo au konscion pri naturmediaj problemoj, ne forgesante la memvolan mastrumadon de domoj kaj kampadejoj je modestaj prezoj. Ni celas same evoluigi

la esperantan kulturon kaj ekonomion alimaniere,
prefere en kunlaboro kun eksteraj partneroj.

BIDI-kodo de Esperanta Naturamikaro
https://tinyurl.com/naturamikaro

 
Serĉu per la vorto naturamikaro
verdaj vojoj pere de
 
kukolo

per kiu eblas traserĉi Google tajpante ĉapelitajn literojn ekzemple c sekvata de x > ĉ


PRINCESO MANTA
  - WAN

"Verda lingvo" 

ne nur por
"verda junularo" !

Ĉu mojose? 
(Facebook)

Kalendaro

Verda feria semajno en Francio

12/06/2012 15:07
2012-07-28/08-04 Francio :  La Alternativa Semajno invitas ĉiujn esperantistojn, kiuj interesiĝas pri sana kaj vegetara nutrado, ekologia turismo, medioafabla vivo, migrado, ...Vidu ankaŭ aliloke sur nia retejo sub VERDAJ VOJOJ. Jen la provizora - sed jam alloga -...

2012 : verdtemaj tendaroj en Germanio

07/06/2012 20:58
De la 12-a ĝis 19-a de aŭgusto 2012 okazos Klimat- kaj Energio-tendaro en Lausitz (Germanio) landlima regiono apude de Ĉeĥio kaj Pollando, kie vivas malplimulto kiu parolas la 'sorban' lingvon. Verdula tendaro en la orientgermana vilaĝo Jänschwalde , inter Cottbus kaj Guben....

BAVELO-Migradoj kaj Amikaj Tagoj

05/04/2012 22:32
Unu aŭ du fojojn en ĉiu jaro BAVELO ofertas migradon en la nigra arbaro. Ideoj por la venonta aranĝo jam ekzistas abunde, kiel atestas la vigla diskutado en la lasta foto de la fotoserio.

Julio 2012 : Mirinda aranĝo apud la Bajkala lago en Rusio

05/04/2012 22:11
"Renkontiĝo de Amikoj“ en Rusio inter la 17a-25a de julio 2012 je la Bajkala lago, unika lago kun pitoreska naturo. Tamen, indas veni kaj ekvidi ekologian sistemon de la lago, kiu purigas sin mem, kiu havas endemiajn floraron, fiŝaron kaj bestaron. Ĉi–jare estas planata tre interesa du-taga...

Naturamika Tago en Bulgario

04/04/2012 00:23
Esperantista Domo de Kulturo <esperanto_razgrad.ĉe.mail.bg> (ŝanĝu .ĉe. al @) organizas naturamikan tagon je la 11a de majo 2012.

Naturumi dum la Tago de la Flandraj Ardenoj

29/02/2012 21:00
Sabate 15a aprilo 2012 lokaj naturfakuloj gvidos nin tra naturrezervejoj en la regiono de Oudenaarde. Temas pri renkontiĝo por ĉiuj kun koro por la naturo, arbaro kaj pejzaĝo. Multaj ne-esperantistaj asocioj ankaŭ prezentos riĉan programon. Elŝuti : Tago Flandraj Ardenoj 2012.pdf (251 kB) en...

Ekotur por ekoturismo en Ĉeĥio

27/09/2011 00:07
      Ĵus okazis EKOTUR en Svitavy *, apud Praha (Prago) en Ĉeĥa Respubliko : migrada renkontiĝo de Esperantistoj en la naturo kaj lernante pri la geologio kaj historio. Partoprenis 10 piedirantoj kaj 5 biciklantoj el Ĉeĥio, Germanio, Francio, Belgio...

Montkabana renkontiĝo en Kroatio

07/09/2011 23:22
    La 22a Mont-Kabana Renkontiĝo situas en Jesenice (preskaŭ ĉe la aŭstra-slovena landlimo), 29 septembro - 2 oktobro 2011. Siatempe iniciatita de Aŭstra Esperanto-Junularo, ĝi estas nun prizorgata de kroataj naturamantoj, ĉefe Vanja Radovanović....

Mongolio kaj rajdantoj

07/08/2011 20:18
    Okazis en julio 2011 internacia naturamika renkontiĝo en Suda Gobio, Mongolio. Abundis sabloj kaj dunoj kaj eblis ekkoni la vivkutimojn de kamelbredistoj kaj rajdantoj.

Ĉu naturamike staĝumi en La Kvinpetalo (Francio) ?

10/02/2011 20:28
La Kvinpetalo estas kulturejo por instrui la lingvon Esperanto kaj por kleriĝi pri diversaj aspektoj de esperanta kulturo (historio de la movado, literaturo, ktp.) sed kie vi povas ankaŭ sekvi staĝojn pri diversaj fakoj (ornitologio, piedmigrado, botaniko, jogo, trikado,...
<< 1 | 2

AKTUALE

IREN (Internacia Renkontiĝo Naturamika)

22/04/2017 17:36
Por esperantistoj Abaliget estas fama pri la ĉiujara IREN (Internacia Renkontiĝo Naturamika), bone aranĝita kaj ŝatata renkontiĝo kun riĉaj esperantistaj kaj turismaj programoj. Ĝi okazis ekde 1968, ĉiam en julio,...

Alternatiba Parizo 5-6 decembro 2015

24/09/2015 16:14
La klimata misŝanĝiĝo pliakriĝas ĝis tia punkto ke ĝi nun minacas niajn vivkondiĉojn sur la Tero, post mallonga daŭro en la disvolviĝintaj landoj, kaj eĉ pli en la pli vundeblaj regionoj. Se ni ne agas nun, niaj infanoj...

KISO 2015 en naturamika domo

17/05/2015 13:33
La Marburga Esperanto-Grupo kaj la Marburgaj Naturamikoj invitas vin al la somera 25a KISO (Kafoklaĉa Internacia Somera Renkontiĝo) en naturamika domo "Steinkaŭtenhütte", kiu situas en la arbaro proksime al la urbo...

FEB 2015 NEPALO

14/10/2014 11:06
Nepala Esperanto-Asocio ĝojas anonci la 11an Internacian Himalajan Renkontiĝon, fine de feburaro 2015. Aŭspicias Esperanta Naturamikaro. Apenaŭ ekzistas iu lando en la mondo kiu povus rangi samnivele kun Nepalo...

Klubo de esperantistaj ludemuloj en naturamika domo (Germanio)

28/09/2013 22:59
La klubo de esperantistaj ludemuloj kunvenas en la naturamika domo de Schwerte (Germanio). Pliaj informoj sur : https://www.krokodilo.de/kokolores/kokolores.php

Lingvoj kaj internaciaj kantkonkursoj

16/05/2013 22:46
Lingvoj kaj internaciaj kantkonkursoj (i.a. pri la kantkonkurso Eurovision)

Promeni tra naturo kaj vikipedio

15/03/2013 20:07
Kie ? Bouresse, Francio Kiam ? 12-17 aŭgusto 2013 Tiu staĝo havos du aspektojn : -Ni promenos en naturo kaj malkovros speciojn de vivuloj: plantoj, fungoj, bestoj, kaj ankaŭ interesajn mediojn. -Ni verkos artikolojn por...

MIGRADO KAJ ESPERANTO JULIE 2013 EN LA FRANCAJ VOGEZOJ

28/02/2013 22:37
  #e  #eo    #esperanto   Olivier BUISSON estas laŭprofesie mezmontara gvidisto ("Accompagnateur en Moyennne Montagne") kaj nun proponas migradojn en montaro...

Sukcesa komenco de la Naturamika Semajno 2012

20/08/2012 23:10
Diskonigis ĝin James Bond, per unu el la plej famaj filmoj post la Connery-epoko; hodiaŭ ĝi estis la celo de la unua ekskurso kadre de la 9a Internacia Naturamika Semajno. Temas pri Schilthorn, sur Piz Gloria:...

Rio+20 Multe da parol-bobeloj, sed mankas vera rezulto

19/07/2012 21:31
La brazila pinto-estraro eĉ ne akceptis diskuti la antaŭpreparitan Finan Deklaron: - Mankas mono por daŭrebla evoluo. - Mankas devigo por la internaciaj financ-institucioj (Monda Banko, IWF) financi nur daŭreblajn...
Items: 1 - 10 of 19
1 | 2 >>

Komenco

Ni plukonstruu kune kun EMS, libera kaj facila retkreilo

16/09/2011 20:00
Estas loko por vi en nia naturamika rethejmo. Ni plukonstruu ĝin kune. Se vi deziras kunlabori, petu permeson por rekte retredakti. Ĉu vi sentas la bezonon povi komenci novan retejon rapide kaj sen multe da redundoj ? Ĉu vi volas ankaŭ havi la flekseblecon por uzi multajn kaj aktualajn funkciecojn kaj tio prefere sen cerbumi pri teknikaj aspektoj ? Tiu ĉi retejo estas povigata de la libera...
Items: 1 - 1 of 1

Kial PDF-legilon de Nuance por Esperanto ? Kial PDF-legilon de Nuance(757 kb). Se vi ne disponas pri pdf-legilon ni konsilas la senpagan legilon de NUANCE.

Lingvaj programoj en Esperanto i.a. programeto EK por ĉapeligo de literoj en Windows (Vindozo) kaj retejoj por ĉapeligi tekstojn rete.

REUZU, REDUKTU, RECIKLIGU
La nuna situacio devas esti ŝanĝita…

Eco-board-materialo taŭgas
por informbudoj dum foiroj ktp.

Recikligi* agrikulturorestaĵojn estas problemo kaj tial tiuj restaĵoj plukuŝadas sur la kampoj aŭ estas bruligataj kun CO2-poluado kiel sekvon. Senarbarigo provizas lignon kiu estas muelita kun toksa gluo kiu disponigas nesanajn platojn. En la plej malbona scenario en kiu nur iom pli ol 20% de la ligno estas utiligata dum 50% de la arbaroj en la mondo jam estas forigita, ECO-boards povas esti alternativo.     * transformi materialon en tute alian materialon/produkton (jen filmeto - pere de la triangulo maldekstre sube > elekti lingvon Esperanto kiel subteksto)

Print Friendly helpas 
 ŝpari paperon
kaj inkon.
 Krome forigas varbaĵojn

 kaj
fatrason kiun vi ne
 volas printi !